Meleagros
EPITAFO DE HELIODORA


Jen, al viaj cindroj larmojn mi oferas, Heliodora,
      mian havon ununuran post via drono en Hades'.
Larmojn amaregajn verŝas al via tombo, mi, dolora,
      signon de fidela amo kaj de dolĉa amokares'.
Ve, mi, Meleagros, plendas pri via morto, kara, kara,
      sed Hades' ja ne indulgas, vana jam estas mia plor'.
Kie jam la dezirinda burĝoneto? La mort' barbara
      rompis ĝin. En polvon falis, eĉ ne ekflorinte, la flor'.
Vin mi, Tero, ĉionutra, petas, sur la genuojn fala:
      ŝin, ploratan, ho Patrino, lulu milde sur via kor'.